00:44 26/06/2014 : updated using (Notepad++)
( clic > < here )
Experimental transcription ➞ HTML (Hight Text Markup Langage)
by
Gilbert Lemaître & Bernhard Pabst
in file
http://esperilo.be/butler.htm



Esperanto - English

Dictionary


by

Montagu C. Butler


London 1967



Revised Edition

by

Bernhard Pabst


<

Berlin 2014




Butler, Montagu C. Esperanto – English Dictionary (London 1967). Reviziita eldono fare de Bernhard Pabst. Berlino: Reviziinto 2014. Kontakto: bernhard.pabst[ĉe]gmx.de (anstataŭigu [ĉe] per @).



Titolpaĝo de la eldono 1967:



ESPERANTO - ENGLISH

DICTIONARY


BY


Montagu C. Butler


Member of the Academy of Esperanto

Member of the Lingva Komitato (1918-1949)



Published by the British Esperanto Association (Inc.)

140 Holland Park Avenue, London, W.ll

1967






Teksto de la kvara paĝo, eldono 1967:





ALL RIGHTS RESERVED

Printed by

The Blackburn Times, Northgate, Blackburn



The publishers wish to express appreciation

and thanks to the printers for the excellent

and expeditious production of the dictionary


WORKS BY THE SAME AUTHOR


Original works:


Step by Step in Esperanto.

First Lessons for Young Children.

Linguaphone Rapid Esperanto Course.

Hints for Speakers.

Klasifo de Esperantaj Temoj.

Raporta Stenografio.

Himnaro Esperanta.

Kantaro Esperanta.

Muzika Terminaro. (With Frank Merrick)

Proverbs: Esperanto-English.

Raporta Stenografio 5-a Eldono 1920

Step by Step in Esperanto 8-a Eldono 1965

Kantaro Esperanta 1926, 358 Songs.

Himnaro Esperanta 1966, 279 Hymns.


Translated :


Linguaphone Conversational Course (Esperanto).

La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo. (Charles Dickens),

(with E. S. Pay son) Luno de Israel. (Rider Haggard)

(with others) La Fina Batalilo

Also numerous monographs, and an extensive unpublished work "For advanced students" in ten typescript volumes, which may be consulted in the B.E.A. library.



CONTENTS / ENHAVO



CONTENTS / ENHAVO 5

Enkonduko al la prilaboro 2014 7

PREFACE 9

Postnotoj al la ‘Preface’ 11

ARRANGEMENT OF MATTER 14

SIGNS 15

ABBREVIATIONS (SUBJECTS) 15

ABBREVIATIONS (WORDS) 16

BOOK TITLES 18





Enkonduko al la prilaboro 2014

La komitato de Esperanto-Asocio de Britio, posteulo de la iama Brita Esperanto-Asocio, dankinde konsentis pri skanado kaj libera rehavigado de la klasika vortaro Esperanto-Angla de Montagu C. Butler el la jaro 1967. La skanita dosiero aperis en formo de bildo-pdf, ne estis do komputile traserĉebla. Per tekst-rekona programo la pdf-dosiero estas transformita al traserĉebla kaj prilaborebla dosiero kaj – parte – adaptita al la bezonoj de ĉefe komputil-ekrana anstataŭ libroforma konsultado. Intertempe komenciĝis la laboroj aktualigi ĝian vortprovizon, aldonante vortojn el la Oficialaj Aldonoj 8 (1974) kaj 9 (2007), la liston de rekomenditaj landnomoj k.t.p.

Kvankam ĝi aĝas jam preskaŭ 50 jarojn, la vortaro Esperanto-Angla de Butler (1967) daŭre meritas tian prilaboritan reaperon kaj oftan konsultadon, eĉ de Esperantistoj, kiuj ne aŭ ne bone regas la anglan. Ĝis en nia epoko la vortaro elstaras pro sia "klasikeco" bazita ĉefe sur la verkaro de Zamenhof (ofte precize citita) kaj la multaj sinonimoj, kiuj faras ĝin kvazaŭ tezaŭro. Ĉe bazaj vortoj kiel "levi", "preni", "ĵeti" k.t.p. oni facile trovas 20 ĝis 30 kunmetaĵojn kaj derivaĵojn apud la baza radiko, krome lavangon de vortoj, kiujn oni kutime kombinas kun ili (ekz. "ĵeti pilkon" kaj dekduon de aliaj aĵoj, kiujn oni kutimas ĵeti). Aldoniĝas abundo de referencoj al simil aŭ kontraŭsencaj vortoj (sinonimoj kaj antonimoj). Ĝi listas ne nur izolitajn vortojn, sed prezentas ilin tiel, kiel ili en la praktiko kutime aperas, nome en tipaj kombinaĵoj. Pro tiuj ecoj, la vortaro estas tre helpa por komencantoj, eĉ tiuj kun nur ioma, ekzemple lerneja kono de la angla.

Relative malmultaj detaloj ne plu estas aktualaj. Butler ekz. registras "ofendi leĝon", nuntempe ne plu rekomendinda esprimo el Plena Vortaro de 1930/1934. La nomo de la azia regiono, nomita en la angla Bengal, laŭ Plena Ilustrita Vortaro (2005) estas Bengalio, laŭ Butler Bengalo, kiu laŭ PIV tamen estas ano de la ĉefa gento vivanta en Bengalio. La nuna rekomendita formo de la afrika lando Bocvano, ĉe Butler aperas kiel Botsvano. Kelkajn malmultajn tiajn detalojn ni jam ĝisdatigis. En la nuna maŝinlegebla formo similaj arkaismoj estas facile aktualigeblaj.

La eldono de 1967 aperis en poŝformato kun amplekso de precize 450 paĝoj de 18 x 12 cm. Tiu aranĝo kaŝas la veran amplekson kaj riĉecon de la vortaro. Ĝi nome estas tre densigita per kompleksa sistemo de mallongigoj, inspirita de la angla stenografio. Tiel ekzemple la ofta angla finaĵo ation kiel en consultation en la originala vortaro estas redonita per –atn (consultatn), t.e. la vokaloj „io“ estas ellasitaj. Simile la finaĵo –ive aperas kiel –v, la vokaloj i kaj e estas forstrekitaj (impressiveimpressv). Ekzistas trideko de pliaj similspecaj mallongigoj. Tiu eco siatempe ebligis limigi la paĝonumeron kaj tiel la preskostojn. Ĝi tamen malfaciligas la legadon kaj postulas iom da sperto de la uzanto, precipe de komencantoj kun limigita kono de la angla. Por la nuna elektronika eldono la aspekto de malaltaj preskostoj ne plu estas grava. Pli gravas intuicia komputila serĉebleco. Ni pro tio remetis la de Butler „ŝparitajn“ literojn, tiel ke oni povas serĉi je „consultation“ kaj „impressive“ anstataŭ je „consultatn“ kaj „impressv“. Simile ni penis fari la indikojn de fakoj pli facile kompreneblaj, ekz. ŝanĝis la originalan „(bt)“ por „botanics“ (botaniko) al „(bot)“, „(ch)“ al „(chem)“ (chemistry - kemio) k.t.p.

Derivaĵojn de anglaj vortoj la libroeldono indikas per referenco al majuskle skribitaj traduko(j) de la baza esperanta vorto. Tiel ekz. „facila“ estas tradukita anglen (i.a.) per „Facil/e“, ĝia derivaĵo „facilaĵo“ (i.a.) per „f-ity“. Tiun oni devas mense rekompletigi al facil/ity, facility. Por la elektronika versio ni remetis la klartekstan „facility“, tiel ke oni povas komputile serĉi la vorton. Okaze la libro kombinas plurajn koncizigajn metodojn, tiel ke restas nur plu volapukeca litersekvo: „falĉ-i“ – ekzemple - estas tradukita (i.a.) per „Mow, Reap”, tiel ke la traduko de “falĉisto” estas indikita per “m-(r-)er”, kiu signifas “m-er, r-er” aŭ klartekste “mower, reaper”. En tiu laste nomita formo la tradukoj nun estas troveblaj en la elektronika versio.

Fundamentajn kaj oficialajn vortojn la libroeldono indikas per majuskla skribo. Ni ŝanĝis al natura uskleco kaj indikas la „Akademian“ statuson de vorto per sigeloj, ekz. „[UV]“ = radiko trovebla en la Universala Vortaro, „[F]“ = radiko trovebla en la Fundamento de Esperanto ekster la ĝusta alfabeto de la Universala Vortaro (ekz. *BEN-iben-i [UV]).

La rezulto de tia kaj multaj similaj prilaboradoj celantaj pli grandan, „komputil-taŭgan“ redundancon montras jenaj ekzemploj:

Libroeldono 1967


Elektronika eldono 2014

*FACIL-a, Easy (w.s.), Facil/e, Light·1 (simple, opposite difficult): ~a labor-(lingv-problem-task-voj-)o. 2 light (malpeza): ~a man(-mor-paŝ-plum-vent-)o. 3 (neforta, neintensa): ~a dorm-(ridet-suspir-)o. 4 easy, frail, weak: ~a mor-(virt-)o. ~e, l-ly, readily, with f-ity. ~e forges-(pardon-parol)i. ~e lernebla, e. to learn. ~aĵo, f-ity, convenience. ~eco, ease. (pli)~igi, f-itate, l-en, simplify. f alleviate, ease, mitigate. ~~i kor-(labor-)on. ~igo, ~iĝo, relief, respite, simplificatn (El 8/15). ~anima, airy, frivolous, reckless (Jg 9/4). ~kora, l-hearted. ~mova, agile, nimble, quick, spry. ~pieda, l-footed. Mal~a. difficult, arduous, hard, knotty, tough, trying. ~~e (apenaŭ, pene), with difficulty. ~~aĵo (baro), difficulty, obstacle. ~~igi, hinder.


facil-a [UV], easy (w.s.), facile, light- 1 (simple, opposite difficult): ~a laboro, lingvo, problemo, tasko, vojo. 2 light (malpeza): ~a mano, movo, paŝo, plumo, vento. 3 (neforta, neintensa): ~a dormo, rideto, suspiro. 4 easy, frail, weak: ~a moro, virto. ~e [F], lightly, readily, with facility. ~e forgesi, pardoni, paroli. ~e lernebla, easy to learn. ~aĵo, facility, convenience. ~eco, ease. (pli)~igi, facilitate, lighten, simplify, f alleviate, ease, mitigate. ~~i koron, laboron. ~igo, ~iĝo, relief, respite, simplification (El 8/15). ~anima [F], airy, frivolous, reckless (Jĝ 9/4). ~kora, light-hearted. ~mova, agile, nimble, quick, spry. ~pieda, light-footed. Mal~a, difficult, arduous, hard, knotty, tough, trying. ~~e (apenaŭ, pene), with difficulty. ~~aĵo (baro), difficulty, obstacle. ~~igi, hinder.

FAKT-o, Fact, thing certainly known to be true, or have occurred. ~o historia. Jama ~o, fait accompli. ~oj donitaj, data. ~a, ual, actual, based on f., de facto. ~e, actually, in (as a) f. Dum ~e, whereas. Compare efektiv, real. || ~itivo, (gr) -itive, causative, e.g., ig.


fakt-o [OA], fact, thing certainly known to be true, or have occurred. ~o historia. Jama ~o, fait accompli. ~oj donitaj, data. ~a, factual, actual, based on fact, de facto. ~e, actually, in (as a) fact. Dum ~e, whereas. Compare efektiv, real.

faktitiv-o, (gram) factitive, causative, e.g., ig.

*FALĈ-i (-n), Mow, Reap, cut (grass etc.). […]. ~isto, m-(r-)er. ~maŝino, m-(r-)ing machine, grass-cutter. […].


falĉ-i (-n) [UV], mow, reap, cut (grass etc.). […]. ~isto, mower, reaper. ~maŝino, mowing machine, reaping machine, grass-cutter. […].

[balanc]iĝado, rock-(swing-toss-)ing


~iĝado, rocking, swinging, tossing.


Tekstrekona prilaboro de skanita vortaro ĉiam estas tikla afero. La du lingvoj, la ŝanĝo inter normala, kursiva kaj grasa skribo, la multaj mallongigoj kaj specialaj simboloj (ekz. la tildo ~) kaj ankoraŭ aliaj faktoroj, malfaciligas aŭtomatan, perkomputilan simbolrekonon. Tio ankaŭ kaj speciale validas por la prilaboro de la Butler-vortaro, presita per tre malgranda skribo (okpunkta Times New Roman). Malgraŭ zorga kontrollegado estas tre probable, ke restas skan-eraroj. Tipaj problemoj estis la distingo inter majuskla kaj minuskla I / i (Irlando, insulo), minuskla l (libro) kaj la cifero 1 (unu). Oftaj estis misinterpretoj de minuskla e (erinaco) kiel minuskla c (citrono) aŭ inverse, ekzemple en la ofta esperanta silabo –ec aŭ la angla mallongigo „dce“ (dance), la malĝusta ekkono kaj intermiksado de minusklaj j (jes), ĵ (ĵus) kaj kursiva f (fabelo) kaj de ankoraŭ pluraj aliaj grafike similaj literoj kaj simboloj. Atentigojn pri tiaj eraroj kaj ĉiun komentojn ni petas sendi al la kontaktadreso indikita sur p. 2.

Enhave ni ŝanĝis preskaŭ nenion ĝis nun, ĉefe nur aldonis la liston de rekomenditaj landnomoj de la Akademio (2009). Aktualigo kaj modernigo, ekz. per registrado de la 8a kaj 9a Oficialaj Aldonoj de 1974 kaj 2007, per aldono de vortoj el „modernaj“ fakoj informatiko k.t.p., estas ankoraŭ farenda.

La anglajn tradukojn ni lasis tute senŝanĝe, eĉ se ni foje havis la impreson, ke ne ĉiu plu estas laŭ la nunaj kutimoj. Aparte ni atentigas pri la averto de Butler, ke la uzo de ligo-streketoj ”is not, and is not intended to be, a guide to their use in English prose”.

Berlino, en Majo 2014

Bernhard Pabst


PREFACE

[Ni redonas tie ĉi - enhave senŝanĝe, inkluzive de la piednotoj – la originalan antaŭparolon de Butler el la jaro 1967. La ruĝaj ciferetoj (1) referencas al niaj klarigoj kaj komentoj en la “Postnotoj al la ‘Preface’” malsupre – BP]

For over fifty years the English-Esperanto Dictionary [i.e. Esperanto-English Dictionary] compiled by Edward A. Millidge1 in 19122, with various reprints and revisions, has been the trusted guide of English-speaking Esperantists. Mr Millidge was completing a new and enlarged edition when, in 1941, a bomb destroyed his precious manuscript. Before his death in 1942 [read: 1941], he told me that if for any reason he were unable to bring out a new edition, he hoped I would undertake the task. And when, later, others repeated this request, I could not well refuse, though very conscious of my inadequacy.

Mr Millidge’s dictionary is, of course, the basis of the present work. But since I alone am reponsible for all additions, changes, and imperfections, I hesitate to give this book his name.

Every lexicographer must draw largely on the work of previous writers. In general I have followed the Plena Vortaro and its Supplement3, which, though not official, are universally recognized as of great weight. Only seldom have I ventured to differ. Examples have been freely drawn from these and many other works. Some duplication is due to the fact that all quote largely from Zamenhof4. I attach special importance to examples from La Biblio5, as being Zamenhof’s greatest translation, and the world’s best known literature.

I have throughout consulted 70 Esperanto technical vocabularies6, and 40 other works. Bird-names are largely from Nomaro de Svedaj Birdoj (1950, 1953)7, and Stojan’s Ornitologia Vortaro8. I am very grateful to many friends, too numerous to mention, for most valuable collaboration; and especially to Mr C. D. A. Capp9, for whose continuous help and encouragement I find no adequate words to express my indebtedness.

Contents. A dictionary is, of course, only a selection from the wealth of the language. I have wished to give the words most likely to be useful to the ordinary English speaker; and in order to save space have omitted many words mainly of antiquarian, local, or national interest. The omission of a word does not mean that its use is deprecated. The inclusion of a word, on the other hand, does not necessarily mean that its use is recommended.

Neologisms. These should be used only when certainly needed; not to replace well-established forms in the Fundamento.[1]

Technical Terms. Many words found indispensable by the specialist mean little to the man in the street. I have included those most commonly met; others are given in the fakaj terminaroj. As with other languages, many terms have two forms: (a) in technical language (t.l.) and (b) in ordinary language (ordinary language). Both have their place according to circumstances. In non-technical use a clear ordinary language form is often preferable to the t.l. of the specialist.

Abbreviations10. The use of these is, I hope, justified by saving in space.

Compound words are placed logically under the final root. Thus, ĉielarko, lumturo, come under ark, tur, not under ĉiel, lum. But no invariable rule is possible. Flagoj and Veloj seem better listed under these headings, but boatoj and ŝipoj under the first root.

Adjective-noun compounds are similarly listed at the second root. Thus, maraglo, mara aglo, come under agl. If one of such alternatives is given, the other may usually be inferred.

Hyphens. The use of hyphens in this work is not, and is not intended to be, a guide to their use in English prose.

Pseudo-affixes11. Which are preferable: “international” forms with -acio, -ika, -atoro, and the like; or “regular” formations from a single root? E.g., is it better to use four roots (kooper-i, kooperaci-o, kooperator-o, kooperativ-ismo), or one only (kooper-i, ado, isto, -ismo)? Zamenhof says (L.R.) that though both uses have the right to exist, one may hope that the “international” irregularities will eventually be dropped as archaisms, and that one may even advise this. Millidge inclined to the international forms. Present usage, however, is against them. Certainly -acio should be rejected when it means nothing more than -ado or –aĵo.[2]

Some proposed misanglicisms, e.g., dumping-o, fadingo, instead of dump-ado, fado; and mitingo (which means nothing more nor less than kunveno), are deliberately omitted.

Root-endings12. How far should ~ino, -ulo, ~ilo, and the like be modified to avoid apparent clash with suffixes? No invariable rule is possible. Usage varies: much can be said on both sides. For botanical and zoological terms (not chemical terms) -eno seems generally better than -ino[3]. Albumen and albumin; mandaren and mandarin; are differentiated. I have followed F in preferring -olo to -ulo: the only F exception is betulo.[4] Both ovol and ovul (Humpty-Dumpty!) are met. F and OV sometimes use ~ilo, sometimes -elo. In case of doubt -elo may be preferable.[5]

Technical affixes (e.g., -iv, -iz, -oz) have been used sparingly, for technical terms. For the suffix ojd, and in various similar forms, I follow a very respectable minority in preferring -ojd (one syllable) to -oid (two syllables, suggestive of -id).13 Thus: sferojdo, hemorojdo. Both forms are found and admissible. In every living language such questions arise: e.g., in English, -ise or -ize.

Interjections may be (a) official (Nu!); or (b) formed from Esperanto roots (Peston! Mis! Ek! Aĉ!); or (c) (in a translation) simply transcribed from the original (e.g., Bailey’s Ĝi! in Petrolo14); or (d) assimilated from a national language. Kawasaki15 and Waringhien16 have collected many such expressions from Zamenhof and other writers, and have classified and defined them. Few are really international, and such lists are somewhat tentative. Almost any sound (like English Well! No! or Esperanto Nu! Ne!) may express many different meanings according to context and intonation, and we need not tabulate and memorize every possible shade of meaning in every context. On the other hand, if one pricks one’s finger one cannot wait to consider which of various possible alternatives may best express one’s feelings!

Similar remarks apply to onomatopoeic words and expressions. English is rich in these; but their equivalents in other languages, equally rich, are very varied and different. Edmond de Amicis17 (Lingvo Internacia18, Aug. 1914) lists 13 Italian verbs used in Florence to describe the sound made by the teeth in crunching new bread. A comparison of 25 English onomatopoeic words, which an Englishman might suppose to be international, with their equivalents in other languages, showed that only two of them are common to all. But a translator from an English text may legitimately use the English "plop" to express the sound of a pebble dropping into water, even if that word is not in the Esperanto dictionary. Time and literature are gradually stabilizing usage in these matters.

Vibration frequencies are calculated by equal temperament from A = 440.


Postnotoj al la ‘Preface’

  1. Edward Alfred Millidge: Naskiĝis en Kingston on Thames je 1865-07-13, mortis je 1941-03-22 (probable ne 1942, kiel erare skribas Butler), estis angla komercisto kaj de 1903 esperantisto. Li i.a. estis kunredaktoro de “The British Esperantist”, aŭtoro de multaj artikoloj kaj de la miniatura lernilo “ŝlosilo” (“A Key to Esperanto“), krome membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, el kiu li eksiĝis en julio 1932. Pliajn detalojn vd. en Vikipedio. Pri lia vortaro de 1912 vd. sub 2.

  2. Millidge, “English-Esperanto Dictionary”: Butler celas la vortaron Esperanta-Angla de Millidge, sed erare indikas “Angla-Esperanto”. — Jam en 1905 Millidge komenciĝis kolekti materialon el ĉiaj fontoj, precipe el la verkoj de L.L. Zamenhof por sia vortaro, aperinta unuan fojon en 1912 kiel parulo al la alidirekta vortaro Angla-Esperanta de Joseph Rhodes (1908), kiun Butler – iom surprize – eĉ ne mencias, sed probable ja konsultis. Same kiel la vortaro de Butler, ankaŭ la Millidge-vortaro registras multajn derivitajn vortojn kaj esprimojn kun ilia angla signifo. Kvankam represita ĝis 1956, ĝi tamen baze restis sur la stato de 5-a eld. de 1924. Postaj prilaboroj temis nur pri indiko de la oficiala stato de jam registritaj vortoj kaj unu paĝo de 27 intertempe oficialigitaj, sed ne jam notitaj vortoj:

Millidge, Edward A[lfred] (1865-1941) [W]. The Esperanto-English Dictionary. London: Stead’s Publishing House, 1912. xix, 480 p. — 17 x 11 cm. BIL 1910. ĉ. 55.000 kapvortoj.

2a eld. 1913. 496 p.

3a rev. plil. eld. 1919. 500 p.

5a rev. plil. eld. London: Ernest Benn Ltd, 1924. xx, 483, [5] p.

represo 1931 de la 5a eld. 1924.

repr. Rickmansworth: The Esperanto Publishing Co. Ltd, 1942. xx, 489, [2] p. — Kun listo de la vortoj oficialigitaj per la Oficialaj Aldonoj 2 (1919), 3 (1921), 4 (1929), 5 (1934) kaj 6 (1935) sur p. 482 ss; pr. Billing & Sons Ltd, Guildford & Esher. 17 x 10 cm.

repr. 1947 de la eld. 1942.

2a repr. 1956 de la eld. 1942.

Suplemento 1957: Broadribb, Donald R. (1933-2012) [W]; Nace, P.E.. A Supplement to the Esperanto-English Dictionary of Millidge. New York: [D.R. Broadribb & P.E. Nace], 1957. ii, 14 p. — 415 kapvortoj.

Kiel forte la vortaro de Butler imitas la strukturon de tiu de Millidge montras specimena vortaro-artikolo el Millidge (stato 1924 / 1956). Jen la komenco de litero P):

P Twentieth letter of the alphabet; consonsant, pronounced as in English.

pacf-o, peace, repose from strife; ~a, of peace, peaceful, pacific, at peace; ~ama peace-loving; ~ema, peaceable, mild, pacific; ~ulo, ~emulo, a man of peace; ~e, at peace, in peace, peacefully; ~igi, [...]; ~iga, [...]; ~iganto, [...]; ~iĝi, [...]; inter~o, [...]; mal~o, [...]; mal~eto, [...]; mal~i, [...]; mal~iĝi, [...]; mal~igi [sinsekvo tia, ~iĝ antaŭ ~ig] [...]; mal~ema, contentious, quarrelsome; sen~a; restless, agitated. Cf. disput’, kverel’, kviet’, trankvil’.

paciencf-o, [...].

  1. Plena Vortaro and its Supplement: PV de 1930, en ĝia prilaborita versio de la 2a eld. 1934 kaj PVS de 1954 estis la fakta kvazaŭ-normo, kiam Butler verkis sian vortaron. Multaj vortaroj kun Esperanto kiel fontlingvo, ellaboritaj inter 1933 (Nylén, Esperanto-sveda) kaj 1967 (Butler), baziĝas sur PV aŭ PV kun PVS. En 1970 tiun gvidan rolon transprenis la posteulo de PV, nome Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Prilaboritaj eldonoj aperis en 2002 kaj 2005. De 2010 tiu lasta estas ankaŭ rete konsultebla je vortaro.net. Ni planas iom post iom adapti Butler al la moderna uzo, kiel ĝin redonas PIV 2005. Jen la bibliografia datumoj de PV:

Grosjean-Maupin, E[mile]; Esselin, A[lbert]; Grenkamp-Kornfeld, S[alomon]; Waringhien. G[aston]. Plena Vortaro de Esperanto. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1930. xv, 517, [1] p. — pr. Centra Presejo Esperantista, V. Polgar, Paris. 20 x 15 cm. Kutima siglo PV 1930. Difinoj en Esperanto. Ĝia 2a eld., korektita de Waringhien kaj poste ĉiam senŝanĝe represita ĝis 1996 estis multfoje tradukita aŭ adaptita al vortaroj de la tipo Esperanto – xy. Kun ĝia posteulo PIV 1970 ĝi pro tio fariĝis la plej enflu-hava vortaro de Esperanto. Multaj recenzoj kaj studoj, vd. apartan ĉapitron. 6.902 kapvortoj.

2a rev. eld. 1934. 511, [1] p. — pr. Granchamp, Annemasse. 20 x 15. Kutima siglo PV 1934 aŭ simple nur PV.

3a eld. 1947. — 20 x 14cm.

Supl. Waringhien, G[aston]. Suplemento. 1954. 63, [1] p. — pr. Munier, Paris. 21 x 16. 1.176 kapvortoj.

4a eld. inkl. Supl. 1953 [1954]. 511, 63, [1] p. — 14 x 10 cm.

5a eld.

6a eld. 1960? 511, 63 p.

7a eld. Japanio, 1964. 511, 63 p. — 17 x 12cm.

8a eld. Nagoya 511, 63 p. —

9a eld. Nagoya: 1979. 511, 63 p.

10a eld. Parizo: SAT, 1988. 511, 63 p.

11a eld. Paris: SAT, 1996. 511, 63 p. — Ĉiuj eld. post 1964: 17 x 12 cm.

  1. quote from Zamenhof”: Vd. la liston de mallongigaj nomita “Book Titles”. Ili troveblas nuntempe in la Plena Verkaro Zamenhofa (PVZ), red. de Itô Kanzi dum preskaŭ 20 jaroj de 1973. Ofte de Butler cititaj fontoj kiel ekz. la (plej parte nur post la morto de Zamenhof publikigitaj) Fabeloj de Andersen (FA) troveblas ankaŭ en la interneto je la adreso tekstaro.com.

  2. Biblio: Pri la traduko de la Biblio al Esperanto oni laboris dum preskaŭ 20 jaroj de 1907 ĝis 1926. Zamenhof transprenis la taskon traduki la Malnovan Testamenton. Lia manuskripto tamen trairis la – ankaŭ lingvan - filtrilon de brita komisio. Rezulte oni ne povas esti tute certa, ke iu formo vere estas Zamenhofa. La vortumo de Butler “Zamenhof’s greatest translation“ povas esti misgvida. Prave la diversaj eldonoj de PIV distingas inter aplik-ekzemploj sendube de Zamenhof (markitaj per Z) kaj tiuj el la Biblio (markitaj per X). — La Biblio troveblas plurloke en Interneto. Tradukokomparon ebligas http://unbound.biola.edu/.

  3. 70 Esperanto technical vocabularies: Vd. Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002, publikigita 2003 en la retejo de Universala Esperanto-Asocio, www.uea.org. Daŭrigo ĝis 2013: Pabst, Bernhard. Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2013 (BKB). Berlino 2014 (malneta pdf-dosiero).

  4. Nomaro de Svedaj Birdoj: Gerdman, Birger. Nomaro de svedaj birdoj - sveda latina esperanta. Stockholm: Sveda sekcio de ISAE, 1953, [14] p. — Por pli modernaj ornitologiaj terminaroj, aperintaj post 1967, vd. la bibliografiojn menciitaj sub 6.

  5. Stojan’s Ornitologia Vortaro: Stojan, P.-E. [Piotr Jevstafijevič]. Ornitologia Vortaro oklingva de birdoj Eŭropaj. Prova litografa eldono de la aŭtoro. Moskvo: Librejo “Esperanto”, 1911, 216 p. (596 nomoj).

  6. C. D. A. Capp: Angla esperantisto, i.a. kuntradukinto de la Angla Antologio 1000-1800 (1957).

  7. Abbreviations: Multaj “stenografiaj” mallongigoj uzataj en la originalo “por ŝpari spacon” estis rekompletigitaj en tiu prilaborita eldono por faciligi perkomputilan serĉadon, vd. la enkondukon al la eldono 2014.

  8. Pseudo-affixes: Temas pri “eterna” diskuto de Esperanto. Butler aludas al jena Lingva Respondo (LR 52A) de Zamenhof el la jaro 1911:

“Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj cio, toro k.t.p. (ekzemple: “civilizacio”, “redaktoro” k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: “civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo”, “redaktejo”, “redaktisto” anstataŭ “civilazacio”, “redakcio”, “redaktoro”). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo”, estus tute identa kun la vorto “redakcio” kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple “redakcio”, “civilizacio” estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la №15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure esperantaj” ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la №15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj”. Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”, ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa. [Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222].“

De tiam, tra la epoko de la Butler-vortaro, ĝis al niaj tagoj nenio ŝanĝiĝis kaj spite de ĉiuj teoriaj konsideroj, esperantistoj daŭre sendas leterojn al „redakcioj“ aŭ „redaktoroj“ (foje al „redaktistoj“ aŭ „redaktantoj“).

  1. Root-endings: Temas pri alia “eterna” diskuto en Esperanto. En la unua periodo Zamenhof laŭeble aliigis radikojn, kiuj finiĝas per la samaj literoj kiel esperantaj sufiksoj por eviti (ŝajn )koliziojn. Tiel la Fundamenta formo estas delfeno, kvankam la internacia formo de la vorto donus *delfino, kiu “kolizias” kun la sufikso por krei virinajn formojn –in (tiel nomitaj “falsaj parencoj”). En 1911 Zamenhof klarigis, ke li ne plu tiel farus, se li kreus la lingvon nun. Ofte la ebleco de miskompreno estas pure teoria, la ŝanĝo for de la internacia formo malfaciligas lernadon – kio estu delf-ino? – La parto de Lingva Respondo 52B pri “falsaj parencoj” tekstas:

“Tio sama [principo] estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne ŝanĝas, sekve mi konsilas uzi –ilo, -ino, -ulo k.t.p. [1911, PVZ IX, 236]”

Detale pri la demando, kiu tuŝas preskaŭ ĉiujn esperantajn sufiksojn, vd. nun: Kavka, Josef. Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature. Dobřichovice: KAVA-PECH, 1996.

oid aŭ –ojd: Jam Butler koncedas, ke la subtenantoj de “ ojd” estas “respektinda malplimulto”, dum la plimulto pledas por “ oid”. Duonan jarcenton pli poste la demando probable estas decidita favore al “ oid”. Ĝi estas la formo preferata de PIV de 1970 ĝis 2005 kaj pro tio trovebla en plej multaj modernaj vortaroj dulingvaj, kiuj baziĝas sur ĝi.

Bailey, Petrolo: William Bailey (1866-1946) estis angla muzikisto kiel Butler. Esperantisto de 1905, li jam kunlaboris ĉe la vortaro de Millidge kaj kontrolis la tradukojn de la Biblio (vd. supre). “Petrolo!” estas traduko de li el Upton Sinclair, aperinta en Londono 1936.

Kawasaki: Kawasaki Naokazu (1902-1991) estis japana esperantologo kaj membro de la Akademio. Li i.a. kontribuis al la Enciklopedio de Esperanto (1933) kaj al la Nova Vortaro Esperanto-Japana (1963).

Waringhien: Gaston Waringhien (1901-1991) estis franca profesoro pri literaturo kaj grava kunlaboranto de PV 1934, ĉefredaktoro de PIV 1970, kunaŭtoro de la Plena Analiza Gramatiko (PAG, 5a eld. 1985) kaj multjara membro kaj prezidanto de la Akademio. Dum jardekoj li estis unu el la plej influhavaj intelektuloj de Esperanto.

Edmond de Amicis: itale Edmondo de Amicis (1846-1908) estis itala verkisto, de kiu aperis pluraj tradukoj al Esperanto inter 1906 kaj 1936 kaj denove en la 1980-aj jaroj.

  1. Lingvo Internacia: Apud la “Revuo” la plej grava internacia Esperanto-periodaĵo antaŭ la unua mondmilito, kiu aperis inter 1895 kaj 1914. Ĝi estas rete konsultebla je www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm.


ARRANGEMENT OF MATTER

1 The Root. If followed by “[UV]”, “[OA]” or “[F]” it is official. If marked by “[UV]” it is in the Universala Vortaro (UV) of the Fundamento. If followed by “[OA]”, it is in an Oficiala Aldono (OA). A few roots used in the Fundamento are not listed in the UV. These are indicated by “[F]”.

Other roots are not officialized, but can be used with discretion.

The Fundamento remains unchangeable for all time, as a stabilizing influence. The national-language translations in the UV contain some errors of spelling or of meaning; these were officially corrected about 1922 (see Fundamento, Albault): nevertheless in reprints the Fundamento remains unaltered as an historic document. Not every OA root is beyond criticism: a very few (in my opinion) need reconsideration by the Academy (e.g., budĝet).

I have corrected a few mistranslations found in various dictionaries, e.g., at nap, rap.

2 Grammatical Termination (-o, -i, -a). This denotes that the root is substantival, verbal, or adjectival, in character. With a very few roots (see korekt) usage is hybrid (duklasa). The termination is given as a guide to current usage, but means no more than this: it is not sacrosanct, nor intended to support any particular theory.

3 Bracketed indications. After a verb, (-n) suggests a direct object; a preposition suggests a prepositive (= an indirect object introduced by a preposition); (abs) (nt) suggest an absolute or an intransitive use. Thus: plaĉ-i (-n, al, abs) means that one may say Tio min plaĉas, Tio plaĉas al mi, or (absolutely and elliptically) simply Tio plaĉas. Sopiri (al, por, je) means that one may say sopiri al (por, or je), but it does not rule out the use of other prepositions, or of the direct object: sopiri (-n).

Such indications merely record common usage. There is no rule that certain verbs must or must not take a direct object. Most “transitive” verbs can be used elliptically with no expressed object. Most direct objects can be replaced by a prepositive, and vice versa. Context, clarity, and the meaning of the root, are the best guide.

4 Similar expression, or definition, in Esperanto. As an aid to clarity, or as an ordinary language equivalent of the technical language term: e.g., akordiono (tirharmoniko); lemno (akvolento).

5 English definition, with near synonyms, to aid the translator. Various shades of meaning are shown by 1, 2, 3, f (= figurative use).

6 Latin name. Scientists differ on many of these, or revise them. I have endeavoured to give the latest names.

7 Derivatives, in the following order: X-termination; X-suffix; X-another root; prefix-X; another root-X. Thus: ludi, ludilo, ludpeco, reludi, damludo. No attempt has been made to list the innumerable possible formations from one root. If the elements of the grammar are known, the meaning of adresita, readresi, is obvious. Nevertheless, such forms may be included in order to suggest suitable English equivalents. The use of ~ant, ~at, implies similar forms with ~int, ~it, ~ont, ~ot.

8 Other roots for comparison.


SIGNS

[UV]

A root listed in the Universala Vortaro of the Fundamento.

[F]

A root used in the Fundamento, but not so listed.

Rim.:

N.B. Note (rimarko).

>

Wider meaning than; including; some species are; a species is.

<

Narrower meaning than; part of the meaning of; a species of.

(...)

Alternatives. E.g., ~(ad)o = ~o or ~ado according to meaning. Hermet(ik)a means hermeta or hermetika, no preference indicated. Other things being equal - an important reservation - the shorter form is usually preferable.

=

Gazono = razeno means that both terms are found, and are more or less synonymous: the second seems preferable.

[.]

Not recommended. E.g., ilustr[aci]i means that ilustri is better than ilustracii.

[Ne = ]

Popular error or misusage to be avoided. Thus: konsekvence [Ne = consequently] means “Warning: konsekvence does not mean consequently”. See flos and ŝat.

ABBREVIATIONS (SUBJECTS)

(ac)

acoustics

(adj)

adjective

(adv)

adverb

(agr)

agriculture

(alg)

algebra

(anat)

anatomy, physiology

(ant)

antiquities

(arch)

architecture

(arit)

arithmetic

(as)

astronomy

(av)

aviation

(Bb)

Bible

(bev)

beverage

(bid)

building

(bio)

biology

(bot)

botany

(box)

boxing

(Bud)

Buddhism

(cal)

caligraphy

(carp)

carpentry

(cer)

ceramics

(cgm)

card game

(chem)

chemistry

(chs)

chess

(cin)

cinema

(cl)

clothing

(col)

colloquial, s

(com)

commerce, finance

(comp) [6]

computer science

(conj)

conjunction

(cul)

culinary

(cy)

cycling

(dance)

dance

(dec)

decoration

(des)

design

(drs)

draughts

(ecc)

ecclesiastical

(econ)

economics

(el)

electricity

(ent)

entomology

(eth)

ethnology

(etym)

etymology

(fac)

facetious

(fin)

finance

(geog)

geography

(geol)

geology

(geom)

geometry

(gm)

game

(gram)

grammar

(her)

heraldry

(Hin)

Hinduism

(hist)

history

(hor)

horology

(hort)

horticulture

(ich)

ichthyology, fishes

(ins)

insurance

(intj)

interjection

(intvl)

interval (musical)

(iron)

ironical

(jur)

jurisprudence

(lin)

linguistics

(lit)

literature

(log)

logic

(m.i.)

musical instrument

(mar)

maritime, nautical

(mat)

mathematics

(mec)

mechanics, -ism, engineering

(med)

medicine, pathology

(met)

meteorology

(metr)

metrology

(mil)

military

(min)

mineral, mining

(mod)

modern

(mot)

motoring

(mt)

metallurgy

(mus)

music

(myth)

mythology

(nt)

intransitive

(num)

numismatics, coin

(nwk)

needlework

(obst)

obstetrics

(occ)

occultism

(onom)

onomatopoeic

(opt)

optics

(org)

organ

(orn)

ornithology, bird.

(pal)

palaeontology

(pej)

pejorative

(pfx)

prefix

(ph)

physics

(phar)

pharmacy, drugs

(phi)

philosophy

(phlt)

philately

(phon)

phonetics

(phot)

photography

(pleon)

pleonasm

(pol)

politics

(ppfx)

pseudo-preffix not official

(psfx)

pseudo-suffix not official

(prep)

preposition

(pron)

pronoun

(pros)

prosody, poetry

(psy)

psychology

(pyr)

pyrotechnics

(rad)

radio

(rc)

roman catholic

(rel)

religion

(rh)

rhetoric, figure of speech

(ry)

railway

(sctg)

scouting

(Sfx)

suffix

(soc)

sociology

(sp)

sport

(sten)

stenography

(surg)

surgery

(taut)

tautology

(tech)

technology

(tel)

telegraphy, telephony

(tex)

textile

(th)

theatre

(thl)

theology

(trig)

trigonometry

(typ)

typography

(vb)

verb

(vet)

veterinary

(vn)

violin

(zoo)

zoology






ABBREVIATIONS (WORDS)

Noto 2014: Kvankam ni penis malŝlosi multajn “vort-mallongigojn”, ni redonas la originalan liston el la eldono de 1967 ĉi tie, okaze ke ni pretervidis rekompletigi iun mallongigitan formon.

* : malŝlositajn vort-mallongigojn


a.

also (= another form
also used)

abbrn *

abbreviation

abs. *

absolute

abt *

about

a.f. *

also figuratively

agn *

again (against)

Am. *

American

anr *

another

artfcl *

artificial

auth-tv *

authoritative

auth-ty *

authority

bcm *

become

bgn *

begin

bld *

build

bn *

been

btwn *

between

cm *

come

cmbn *

combine

cd *

could

char. *

character

clr *

colour

cp *

compare
replaced by the arrow (➞) used in : http://vortaro.net/

cmpnd *

compound

crltv *

correlative

def. *

definite (indef)

den. *

denotes

diffce *

difference

difft *

different

dn *

down

e.g.

for example

Eng. *

English

esp. *

especially

Esp. *

Esperanto

e.w. *

early writings

fam. *

family

fem.

female, feminine

flwr *

flower

fm *

from

Fr.

French

frt *

fruit

f.w. *

from which

g-

genus

G.

German

gen.

general (generally)

Gk

Greek

govt

government

gt *

great

gv *

give

Heb.

Hebrew

hv *

have

I.

Italian

i.a.

inter alia (among others)

intl *

international (intnl)

i.o. *

instead of

L.

Latin

lang. *

language

mn *

mean (meaning. mns)

m.s. *

many species

mtrl *

material

nn

noun

n.s. *

narrow sense

ntn *

nation * (ntnl, intnl)

num. *

numerous

o-a *

one another

obj. *

object (objn, objv)

obs. *

obsolete

offl *

official

o.l. *

ordinary language

opn *

opinion

opp. *

opposite

orig. *

original

o’o *

one’s own

o’s *

one’s

pn *

person (pnl, impnl)

pple *

people

pplr *

popular

pr.

pronounce

prob.

probable, probably

Pt

part

pwr *

power

quality

quality

qn *

question

qty *

quantity

q.v. *

which see

R.

Russian

reg. *

regular

rnd *

round (arrnd, surrnd)

rt *

root

sev. *

several

shd *

should

sim. *

similar

sm *

some (smthg, smtms, smwht)

s-o *

someone

Sp. *

Spanish

sp. *

species

subj. *

subject (subjv)

substce *

substance

tgthr *

together

thg *

thing

t.l. *

technical language

tm *

time

twd *

toward

us. *

usually

vrs *

various (vrty)

wd *

would, word, -ward

wmn *

woman, women

w.s. *

wide sense

wtht *

without

Z.

Zamenhof



-ce

-ence (sentce)

-flns *

-fulness

-g

-ing (lovg)

-lsns *

-lessness

-mt

-ment (treatmt)

-n

-ion (concessn, relatn)

-sm *

-some (handsm)

-v

-ive (excessv)

Under each entry an English word with a Capital Initial may be represented by its first letter; the doubled letter representing the plural. Thus, under Attribute: a., aa., = attribute, attributes. Use of diagonals: Abb/ot, -ey, -ess = abbey, abbess.



BOOK TITLES


Malnova Testamento


(Ge)

Genezo

(El)

Eliro

(Le)

Levidoj

(No)

Nombroj

(Rd)

Readmono

(Jos)

Josuo

(Jĝ)

Juĝistoj

(Ru)

Rut

(1 Sa)

Samuel

(2 Sa)

Samuel

(1 Rĝ)

Reĝoj

(2 Rĝ)

Reĝoj

(1 Kr)

Kroniko

(2 Kr)

Kroniko

(Ez)

Ezra

(Ne)

Neĥemja

(Es)

Ester

(Ij)

Ijob

(Ps)

Psalmaro

(Se)

Sentencoj

(Pr)

Predikanto

(Alt)

Alta Kanto

(Jes)

Jesaja

(Jer)

Jeremia

(Pl)

Plorkanto

(Jeĥ)

Jehezkel

(Da)

Daniel

(Ho)

Hoŝea

(Jl)

Joel

(Am)

Amos

(Ob)

Obadja

(Jona)

Jona

(Mi)

Miĥa

(Na)

Naĥum

(Ĥb)

Ĥabakuk

(Ce)

Cefanja

(Ĥg)

Ĥagaj

(Ze)

Zeharja

(Mal)

Malaĥi



Nova Testamento




(Mt)

Mateo

(Mk)

Marko

(Lk)

Luko

(Jn)

Johano

(Ag)

Agoj

(Ro)

Romanoj

(1 Ko)

Korintanoj

(2 Ko)

Korintanoj

(Ga)

Galatoj

(Ef)

Efesanoj

(FIp)

Filipianoj

(Kol)

Koloseanoj

(1 Tes)

I Tesalonikanoj

(2 Tes)

II Tesalonikanoj

(1 Tm)

I Timoteo

(2 Tm)

II Timoteo

(Tit)

Tito

(Fl)

Filemon

(He)

Hebreoj

(Ja)

Jakobo

(1 Pe)

I Petro

(2 Pe)

II Petro

(1 Jo)

I Johano

(2 Jo)

II Johano

(3 Jo)

III Johano

(Ju)

Judas

(Ap)

Apokalipso



(2 Sa 3/6) = II Samuel, ĉapitro 3, verso 6.




Others


Noto 2014: La bibliografiaj indikoj post la semikolo estas aldonitaj por ĉi tiu prilaboro. Plej multaj el la referencitaj tradukoj de Zamenhof estas rete konsulteblaj je tekstaro.com.


(BE)

The British Esperantist

(E)

Ekzercaro; 2a eld. 1898, poste senŝanĝe represita en F.

(F)

Fundamento; 1a eld. 1905; nun komentita 9a eld. 1963 aŭ postaj senŝanĝaj represoj.

(FA)

Fabeloj (1 FA, 2 FA, 3 FA, 4 FA); trad. el Andersen, postmorte aperinta

*(GD)

Georgo Dandin; trad. el Molière, Paris: Hachette 1908.

*(Gm)

Gimnazio, trad. el Ŝolom Alejĥem, Paris: Hachette 1909

*(H)

Hamleto; trad. el Ŝekspiro, Nurnbergo: Tümmel 1894. 3a eld. Paris: Hachette ĉ. 1904.

*(If)

Ifigenio; trad. el Goethe, Paris: Hachette 1908.

*(K)

Fundamenta Krestomatio; 1a eld. Paris: Hachette 1903. Lasta prilaboro: 17a eld. 1954, fotorepr. 1969 (kun komentoj). La unuopaj eld. okaze estas malsamaj.

(LR)

Lingvaj Respondoj (1962 edition [t.e. 6a eld]); nun plilarĝigita 7a eld. 1990, PVZ kromkajero 8

(LZ)

Leteroj de Zamenhof; 2 vol., I – 1901-1906, II- 1907-1914. Paris: SAT 1948.

*(M)

Marta; trad. el Orzeszkowa, Paris: Hachette 1910.

(OV)

Originala Verkaro; ed. Johannes Dietterle, Leipzig 1929.

(P)

Proverbaro; Paris: Hachette 1910. Multaj postaj eld. kaj prilaboroj, ekz. Stafeto 1974, repr. Pekino 1990, k.a.

*(Rj)

Rabistoj; trad. el Ŝiller’, Paris: Hachette 1908.

*(Rn)

Rabeno; trad. el Heine, Paris: Hachette 1909.

*(Rz)

Revizoro; trad. el Gogol, ĉ. Paris: Hachette 1907.

* References are to the original Hachette edition.